Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 47-a Brazila Kongreso de Esperanto
2011-11-08

 

    La frosta vintro en la norda hemisfero ne tro favoras niajn renkontiĝojn, sed en la somera tropiko ili allogas vizitantojn ĉefe el la norda hemisfero.

 

    Pro tio la brazilaj esperantistoj varme invitas al sia 47a Nacia Kongreso, kiu okazos en la periodo de la 15a ĝis la 19a de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/ Braziljo (DF).

 

    La ĉefurbo Braziljo jam gastigis du naciajn kaj unu universalan kongresojn kaj nun oni donis la organizan taskon al la satelita urbo Taguatinga, kie la loka esperanto-movado estas aparte vigla.

 

    Tiu elekto jam kreis amuzan miskomprenon, kiam eksterlanda kandidato al partopreno, vane serĉis flugon al Taguatinga (je 20 km de Braziljo)!

 

    Evidente li ne trovis flugon, sed li spertos someran klimaton en la plej moderna ĉefurbo de la mondo, kie antaŭ 60 jaroj ekzistis senhoma savano loĝata nur de dazipoj, emuoj kaj jaguaroj !

 

    La Organiza Komitato de la kongreso jam garantiis la ĉeeston de du elstaraj aktoroj je internacia nivelo, kiel Georgo Handzlik kaj Sasa Pilipovic, kiuj sendube donos brilon al nia arta programon.

 

    Indiĝena tribestro, Nengatxá, prelegos en esperanto pri lingvaj rajtoj, tezo kiun UEA defendos dum la UNkonferenco RIO+20 en junio 2012 pri “verda ekonomio kaj forigo de malriĉeco”. En la kadro de la kongreso tre interesa ekspozicio prezentos la indiĝenan kulturon de Brazilo.

 

    Jen do sugesto por viaj vintraj ferioj!

 

    Brasília estas facile atingebla rekte el Lisbono per ĉiutagaj flugoj de kompanio TAP kiuj, en nur 8 horoj, atingos la ĉefurbon de Brazilo.

 

    Por eksterlandanoj la aliĝo estas senpaga kaj la hoteloj ne kostaj.

 

    Simple aliĝu rete ĉe taguatek.org.br kaj ricevu ĉiujn necesajn informojn.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Disko-1 enhavas "Ŝparmonujon", "La Novajn Vestojn de la Reĝo" kaj "Judan Knabinon" kaj disko-2 "Konkurson de Saltado", "Knabineton kun Alumetoj", "Avineton", "Cikoniojn". En la disko-3 kaj -4 reciproke aŭdiĝas du partoj de la rakonto "La Virineto de Maro".
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng