2011-11-09 de LI FEI
 Teksto de prelego de Sun Jatsen en Tokio 1905 |
|
 Arkivo pri kazo de Qiu Jin |
|
 Unua volumo de telegramoj pri Evento de Xu Xilin en Anqing |
|
 Manuskripto de Yuan Shikai pri favoraj kondiĉoj al la imperiestra familio |
Okaze de la 100-jara jubileo de la Revolucio de 1911, la Unua Historia Arkivejo de Ĉinio eldonis "Kolektitaj Dokumentoj de la Revolucio de 1911 en la Imperiestra Palaco de Qing-dinastio" kunlabore kun la Eldona kaj Interŝanĝa Centro de la Du Bordoj de Taiwan-markolo.
Hu Wanglin, kuratoro de la arkivejo, diris: "Ni kolektis pli ol 5700 dokumentojn de la Revolucio de 1911, trioble pli multe ol la totala kvanto de la antaŭe publikigitaj dokumentoj. Ili ampleksas la tutan periodon de la jaro 1892 antaŭ fondiĝo de la Societo por Revivigo de Ĉinio ĝis la jaro 1917, kiam Zhang Xun restarigis monarkion."
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|