2011-11-09 Teksto kaj fotoj de Liu Sigong
La 4-an de novembro inaǔguriĝis en Cangzhou, Hebei-provinco de Ĉinio, la 13-a Wuqiao-a Internacia Akrobatarta Festivalo, kiu altiris al si akrobatojn el Usono, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), Kanado, Vjetnamio, Belorusio kaj Ĉinio.
"Salt-tabulo" prezentita de rusa artisto, "Man-ĵonglado sur unucikloj" de la Wuqiao-a Akrobatarta Trupo, "Distordiĝo kun arko kaj sago" de Usono, "Trapaso de horizontalaj stangoj" de Belorusio kaj "Fluganta trapezo" de KPDR, kiuj estis danĝeraj aǔ ekscitaj, humuraj aǔ arlekenaj, reprezentas plej altan nivelon de la moderna akrobatiko.
Iniciatita en 1987, la festivalo okazas en ĉiu dua jaro kaj ĝia ĉefa ludejo estas en la urbo Shijiazhuang, Hebei-provinco. De 1999 ĝi kiel ŝtatnivela festivalo estas kune organizita de la Ĉina Ministerio de Kulturo kaj la Hebei-a Popola Registaro, kaj havas ludejon en Cangzhou de la jaro 2009, kiam okazis la 12-a festivalo.
Nun la Wuqiao-a Internacia Akrobatarta Festivalo havas grandan influon en la mondo kaj ĝia plej alta premio "Ora Leono" fariĝis grava premio en la internacia akrobatarta rondo.
 Inaǔguro |
|
 Man-ĵonglado sur unucikloj (Ĉinio) |
|
 Fulma ŝanĝo de vestoj (Hispanio) |
|
 Ŝnursaltado (Rusio) |
|
Saltotablo (Ukrainio) |
|
Trapaso de horizontalaj stangoj (Rusio) |
|
 Irado sur ŝnuroj (Ĉinio) |
|
 Stangogrimpado (Ĉinio) |
|
 Duopa akrobatiko (Kanado) |
|
 Salt-tabulo (Rusio) |
|
 Artisto inter spektantoj |
|
Duopa akrobataĵo (Vjetnamio) |
|
Rapida ĵonglado (Usono) |
|
 Aera sinteno en ekvilibro (Ĉinio) |
|
Distordiĝo kun arko kaj sago (Usono) |
|
 Kristala bulo (Usono) |
|
 Fluganta Trapezo (KPDR) |
Redaktoro: Niu Xueqin
|