2011-11-10
 Gejunuloj agitas al partopreno en la sekvaj festivaloj en Jalto |
La 22-an de julio venis al Jalto el Kievo, kie ĉi-jare okazis la 67-a IJK, 33-persona karavano. La postkongreso okazis kadre de la arta E-festivalo "Velura sezono-16", kiun ĉiujare organizas la jalta E-klubo "Tero". Kune kun jaltanoj ĝin partoprenis pli ol 50 esperantistoj el 13 landoj.
La varia programo estis riĉa: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, turistaj marŝoj. La ekskursoj estis planitaj tiel, ke fine de ĉiu okazis plaĝumado en lokoj, kie la marakvo estas pura, ĉar dum la ripoza sezono la plaĝoj en Jalto estas plenŝtopitaj de turistoj kaj ripozantoj. En Sebastopolo la ekskursantoj eĉ naĝis en la maro desur motorboato, kies kapitano estas esperantisto. La gvidantoj de la turismaj marŝoj estis anoj de la turista E-sekcio ĉe la urba montara klubo.
En la solena malfermo sonis la "ora voĉo" de Pavel Moĵajev. Okazis prezento de spektakloj de la jalta teatra E-studio "Improvizo" kaj tradicia renkontiĝo kun la fondinto de la fama orgena halo Vladimir Ĥromĉenko, kiu koncertis por la festivalanoj.
Okazis prelegoj kaj "ronda tablo" pri la temo "esperantistoj-mondvojaĝantoj". Studentino de la Krimea ŝtata humanistika universitato, Anna Mikitin, prelegis pri sia volontula laboro en la Esperanto-centro de Tuluzo.
Ofciale la postkongreso fniĝis la 30-an de julio, sed en
Jalto longe restis pluraj partoprenintoj. La aranĝon ĝuis kaj la gastoj kaj la gastigantoj.
Jefm Zajdman
(el Esperanto, novembro 2011)
Redaktoro: Chen Ji
|