Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭstralio celebris
2011-11-10

 

 

    Inter la 9-a kaj la 17-a de julio okazis en la sudaŭstralia urbo Adelajdo jubilea kongreso de AEA. La unua kongreso de aŭstralianoj okazis en 1911 en la sama urbo kaj en la sama loko: la Universitato de Adelajdo, kiu ĉi-foje senpage disponigis al la kongresanoj plurajn siajn ejojn.

 

    La tutsemajna programo konsistis krom la ofcialaj kunsidoj el diversaj edukaj-kulturaj-distraj eroj, inter kiuj elstaris la kvar prelegoj de Humphrey Tonkin kaj la koncertoj de JoMo.

 

    La pasinton revokis ne nur la rememoroj pri la E-pioniroj, sed ankaŭ la malnovstilaj kostumoj, portataj de esperantistoj alvenintaj el Melburno "malnovstile" –– trajne. Pliaj aldoniĝis al ili dum la malferma tago kaj fotado en la memorlokoj de la 1-a kongreso.

 

Katja Steele

(el Esperanto, novembro 2011)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng