2011-11-11
 Xi Jinping intervidiĝas kun reprezentantoj ĉeestantaj la forumon. |
La 9-an de novembro inaǔguriĝis en Pekino Internacia Forumo pri Virinoj kaj Daǔrigebla Disvolviĝo. Ĝin ĉeestas ĉirkaǔ 300 homoj el 45 landoj, inkluzive de registaraj altranguloj, ministroj,iliaj edzinoj kaj altrangaj oficistoj de UN. Xi Jinping, ĉina vicprezidanto, ĉeestis ĝian inaǔguron kaj faris parolon.
La forumo celas respondi al la Konferenco de Daǔrigebla Disvolviĝo de UN en 2012, interŝanĝi informojn pri virinaj roloj en daǔrigebla disvolviĝo kaj bonaj spertoj kaj praktikoj de diversaj landoj kaj regionoj pri enmetado de seksa vidpunkto en daǔrigeblan disvolviĝon, analizi ŝancojn kaj defiojn de virinoj alportitaj de verda ekonomio kaj disvolva procezo, prezenti proponojn pri virinoj kaj daǔrigebla disvolviĝo por kontribui por la Konferenco de Daǔrigebla Disvolviĝo de UN en 2012.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|