Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj
2011-11-11

 

 

    Venis peto de pluraj asocioj kaj kluboj pri deziro okazigi KER-ekzamensesion per kiu ili ŝatus fermi sian jaran lingvokurson. Tio donus bonajn motivojn kaj celojn dum la tuta jaro por diligente lerni la lingvon kaj atingi certan nivelon.

 

    La ekzamena komisiono de UEA studis la eblojn kaj decidis oferti tutmondan, nur Skriban ekzamensesion por la 9a de junio 2012.

 

    La "nur-skriba sesio" signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj kune konsistigas la kompleksan ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.

 

    Estroj de kluboj, grupoj kaj kursoj, kiuj volas aliĝi al la sesio okazigota en junio 2012 bv. legi la pli detalajn informojn kaj kondiĉojn kaj kontaktu la komisionon ĉe KER-ekzamenoj@edukado.net.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng