2011-11-14
 La lernantoj de la E-kurso kune kun sia instruisto s-ro Michel Fontaine (meze en la lasta vico) |
|
 La lernantoj de la E-kurso kune kun sia instruistino s-ino Neĝeta (meze en la lasta vico) |
En la elementa lernejo Baotalu en la urbo Zhenjiang de la ĉina sudorienta provinco Jiangsu, 21 novaj gelernantoj en la aĝo de 6 kaj 7 jaroj entuziasme eklernis Esperanton, sub la gvido de Neĝeta, s-ino Shi Xueqin, kaj ŝia edzo s-ro Michel Fontaine el Francio.
Dume, 21 pli aĝaj, inkluzive de ilia ĉefinstruistino Qin, daŭre lernas la lingvon jam 4 jarojn sub la gvido de s-ro Michel Fontaine. Ĉi lastaj jam kapablas simple interparoli kun tutmondaj samideanoj. Ili senpacience atendas vian viziton.
(Kontribuo de Michel Fontaine)
Redaktoro: Wang Lihua
|