2011-11-14 La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭris ĝis la 10-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenis ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.
Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko."
La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo?" Alia kulmino estis la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estis dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco .
De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis "Kiel junularo kondukas ŝanĝon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la diskutoj de la forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|