Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao ĉeestis kaj parolis en la Pinta Kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo
2011-11-14

 

    La 12-an de novembro okazis en Havajo, Usono, la Pinta Kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĝin ĉeestis kaj faris parolon kun la titolo "Man-en-mane antaŭenmarŝi kaj kune krei la estontecon".

 

    La pinta kunveno kun la temo "Redifini la estontecon" estas grava aktivado en la Neoficiala Pinta Konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo. En ĝi kolektiĝis pioniroj el la politika, industria kaj komerca rondoj. Ili diskutis pri la ekonomiaj problemoj de la nuna mondo.

 

    En sia parolo prezidanto Hu Jintao elvolvis siajn opiniojn pri ekonomia disvolviĝo de la azi-pacifika regiono kaj pri tiu de la mondo. Li prezentis la politikon de Ĉinio kaj ĝiajn rimedojn praktikitajn en transformo de la ekonomia disvolva maniero, kaj antaŭvidis la ŝancojn alportotajn de Ĉinio al la industria kaj komerca rondoj de la azi-pacifika regiono en la Dekdua Kvinjara Plano de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng