Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belartaj konkursoj de UEA en 2012
2011-11-15

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro.

 

    Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita;

 

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);

 

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;

 

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (Esperanto -- ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo), proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";

 

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2011. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2012.

 

    Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR; Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Disko-1 enhavas "Ŝparmonujon", "La Novajn Vestojn de la Reĝo" kaj "Judan Knabinon" kaj disko-2 "Konkurson de Saltado", "Knabineton kun Alumetoj", "Avineton", "Cikoniojn". En la disko-3 kaj -4 reciproke aŭdiĝas du partoj de la rakonto "La Virineto de Maro".
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng