Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn
2011-11-16

 

 

    Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj jam pli ol tridek jarojn uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto.

 

    La grandaj problemoj komenciĝis, kiam TEJO en 2008 anoncis la lanĉon de nova, interreta versio de la servo. En 2009 la papera listo prokrastiĝis je pli ol duonjaro, kaj fine aperis nur en februaro 2010. Tiam oni savis la situacion, nomante ĝin "listo de Pasporta Servo por la jaro 2010", kaj en tiu jaro efektive ne aperis plia kajero.

 

    Fine de la jaro 2010 oni promesis, ke la sekva papera libro aperos en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la antaŭan eldonon. Fine de decembro 2010 oni fermis la retejon por ŝanĝoj, laŭdire por prepari la paperan eldonon.

 

    Tamen la papera kajero por la jaro 2011 fine aperis ne en aprilo, sed en aŭgusto, tute tro malfrue por esti uzebla dum la libertempa sezono. Ĝi nun enhavas 1.087 adresojn el 90 landoj. Kvankam jam aperis la kajero, la informoj en la retejo plu ne estas aktualigeblaj de la uzantoj, kaj gastigantoj plendas, ĉar ili ĝis nun ne ricevis la kajeron.

 

    Pliaj enhavoj legeblas ĉe: http://www.liberafolio.org/2011/la-nova-pasporta-servo-iritas-gastigantojn.

 

(el "Libera Folio")

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng