Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
REK en Ĉeboksary: sukceso, sed ne plena
2011-11-16

    La 27a Rusia Esperantista Kongreso, okazinta en Ĉeboksary la 20–23-an de oktobro 2011, pasis sufiĉe sukcese, kaj samtempe ĝi estis interesa sperto. La unuan fojon en la landa historio kongreso estis samtempigita kun lingva festivalo (LF) – unu el plej gravaj neesperantlingvaj aranĝoj, kiun tradicie okazigas esperantistoj. Apartan guston aldonis la fakto, ke laŭ informo ĝuste en Ĉeboksary naskiĝis la ideo de LF. Notindas, ke REK pli frue jes okazis samtempe kun aliaj Esperanto-aranĝoj (kun la arta festivalo EoLA).

 

    La du antaŭaj REKoj okazis en la nord-okcidenta parto de la lando (en Sankt-Peterburgo kaj Tiĥvin), do la ideo estis doni eblecon kongresi al alia regiono, nome Ĉevolgio. Tial estis atingita interkonsento kun la Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko pri okazigo de REK-27 tie.

 

    Ne ĉio estis simpla dum la preparado, sed la kongreso okazis. Precizan kvanton de partoprenantoj oni ne povas mencii, ĉar, kiel dirite, la du aranĝoj pasis samtempe kaj kelkaj esperantistoj (specife temis pri lokanoj) vizitis ne ĉiujn aranĝojn. Sed, malprecize dirante, estis ĉirkaŭ tridek partoprenantoj el deko da landpartoj. Estis prezentitaj ne nur centraj kaj proksimaj regionoj, ekzemple, venis tripersona delegacio el Novoĉerkassk (Rostova regiono). Tiuj esperantistoj estas aparte salutindaj, ĉar ili nur ĉi-jare kreis sian klubon kaj jam aktive vizitas Esperanto-renkontiĝojn.

 


La kongreso en Ĉeboksary kvante kaj kvalite restis en ombro de la samtempa 16a Lingva festivalo, en kiu estis prezentitaj 38 lingvoj kaj kelkaj lingvaj kaj naciaj asocioj. La prezentaĵoj alloĝis multajn junajn interesatojn. (Fotis Irina Jakovleva) 

 

    La programo konsistis el ĉi-sekvaj partoj: la ekskursa (oni vizitis ĉeboksarajn muzeojn, kaj krome estis aranĝita busa-pieda ekskurso tra la urbo), la lingvofestivala (krom LF mem oni vizitis ankaŭ studentan lingvan konkurson, kiu tradicie okazas ĉiufoje vendrede – LF kutime startas sabate), la distra (okazis du koncertoj) kaj la movada (konferenco de REU).

 

    La plej grava manko estis ja malalta kvanto de partoprenantoj. Unuflanke tio estis antaŭvidebla, ĉar Ĉeboksary estas ne tre facile atingebla el aliaj urboj, sed aliflanke oni povis esperi, ke apude loĝantaj esperantistoj deziros partopreni kaj venos. Bedaŭrinde tio realiĝis ne plene, kaj parton de respondeco pri tio sendube prenas la organizantoj pro nesufiĉe aktiva reklamado kaj informado pri la kongreso, kio estas aparte domaĝa, ĉar la kongreso mem rezultis interesa kaj bone organizita el la teknika vidpunkto (dankon al ĉeboksaraj esperantistoj).

 

    La konferenco de REU, okazinta kadre de la kongreso, elektis novan estraron, kiun plu prezidos la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, krome la gvidorganon eniris alfabetorde Irina Gonĉarova (Moskva regiono), Jurij Karcev (Uljanovsk), Arina Osipova (Jekaterinburg) kaj Svetlana Smetanina (Moskvo).

 

    La sekva REK okazos en 2013 plej verŝajne en Vladimir; ĝusta decido ankoraŭ ne estas akceptita.

 

Grigorij Arosev

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng