Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantistoj renkontiĝis en Zhejiang
2011-11-16


S-ro Wang Minhao (dekstre) kaj s-ro Qiu Xirong 
 

Kunsido 
 

S-ro Ho Song (la dua de maldekstre) el Suda Koreio 

 

    La 1-a renkontiĝo de esperantistoj el la urbo Ŝanhajo, urbo Changzhou kaj la provinco Zhejiang okazis inter la 11-a kaj la 13-a de novembro en Zhangxing-vilaĝo, provinco Zhejiang. En ĝi partoprenis entute 26 esperantistoj, inkluzive de sudkorea kaj latva amikoj.

 

    Vespere de la 1-a tago estis interkona vespero. Ĉiuj ĉeestantoj sin prezentis. En la sekva tago s-ro Wang Minhao prezidis kunvenon, en kiu raportojn faris tri respondeculoj de tri asocioj, nome s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, s-ro Qiu Xirong, prezidanto de la Zhejiang-a Esperanto-Asocio kaj s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio. Posttagmeze oni vizitis ekspozicion pri te-historio. En la arta vespero prezentadon donis esperantistoj de la tri lokaj asocioj. Matene de la tria tago s-ro Ho Song el Suda Koreio konigis la komunan kongreson de Esperanto inter Japanio kaj Suda Koreio okazintan la 7-9-an de oktobro ĉijare en la urbo Seongnam apud Seulo. Tion oni aŭskultis kun granda intereso.

 

    La renkontiĝo estis sukcesa kaj interesa. Oni decidis, ke la tri lokaj asocioj daŭre kunlaboros kaj aranĝos similajn eventojn por vigligi Esperanto-movadon en regionoj, kaj samtempe altigos lingvan nivelon de lokaj esperantistoj.

 

(Kontribuis Wang Minhao)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng