2011-11-16
 Tibetologo Bianba Lamu (maldekstre) interparolas kun finnlandaj kleruloj. |
La 14-an de novembro en Helsinka Universitato de Finnlando ĉinaj tibetologoj diskonigis Tibeton. Ili prezentis al la ĉeestantoj nunan situacion kaj disvolviĝadon de Tibeto per multaj bildoj kaj videoj, kaj per siaj personaj spertoj en Tibeto.
Renzhen Luose, direktoro de moderna instituto de la Tibetologia Esplora Centro, parolis pri tibeta religio. Li emfazis, ke religia kredo estas libera por ĉiuj kaj estas protektata de la leĝo en Ĉinio. Nuntempe en Tibeto 1800 temploj kaj 46000 monaĥoj povas fundamente kontentigi la bezonon de la religio-kredantoj. La tibetologoj restos en Finnlando 5 tagojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|