2011-11-17
 S-ro Semio donas la unuan lecionon pri Esperanto. |
|
S-ro Azia Paco gvidas la kurson de Esperanto. |
|
La lernantoj de la kurso |
|
 La kursaro |
|
 Instruistoj de la dua kurso de Espreanto |
Vespere de la 16-a de novembro, la dua kurso de Esperanto en la Zaozhuang-a Profesia Instituto havis la unuan lecionon kun partopreno de 73 gestudentoj kaj 3 esperantisto-instruistoj. S-ro Semio donis al la gestudentoj la unuan lecionon pri Esperanto, s-ro Azia Paco (Zhao Yaping), vicĝenerala sekretario de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio gvidas la kurson kaj instruas Esperanton en la kurso.
En la unua leciono partoprenis ankaŭ esperantisto Zhou Dongsheng, instruisto de la instituto, kaj f-lino Chen Chen, prezidanto de la Studenta Esperanto-Societo de la instituto.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Zhaozhuang, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|