2011-11-17
Kiu havu la potencon en la movado, la centra asocio aŭ la landaj asocioj? Pri kio esperantistoj kverelis en la 1910-aj, 1920-aj, 1930-aj kaj aliaj jaroj? Ĉu Lapenna estis bona prezidanto? Ekzemple tiujn demandojn respondas baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk, "Historio de UEA". Temante pri iom modifita Esperantlingva versio de lia disertaĵo la verko havas kvincenton da paĝoj, sed estos senpage elŝutebla, unue ĉe "Libera Folio" kaj poste ankaŭ ĉe aliaj retejoj. Tiu estas la plej bona maniero atingi vastan publikon en Esperantujo, kaj la Esperantan version Ziko van Dijk ellaboris ĝuste por ekhavi pli da legantoj ol havis la germana versio, li rakontas en intervjuo de Libera Folio. Ni publikigas ankaŭ unu ĉapitron el la aperonta verko.
Detalaj raportoj haveblas ĉe: http://www.liberafolio.org/2011/cent-jaroj-da-neutraleco.
(el "Libera Folio")
Redaktoro: Niu Xueqin
|