Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sablorego de Zhang Yinglong
2011-11-21

de CHEN JIANLI

 

    Zhang Yinglong, ĉirkaǔ 50-jara, okupi ĝis pri sablorego en sia hejmloko Shenmu-gubernio de Shaanxi-provinco por 10 jaroj kaj faris la sablodezerton Mau Us kun areo de pli ol 16 mil hektaroj oazo.

 

    Zhang Yinglong estis vicdirektoro de iu entrepreno investita de fremdlandano en Pekino kaj havis jaran enspezon de pli ol 200 mil juanoj.Li ekamis sabloregon pro hazarda okazo. En la jaro 2002, kiam li revenis al sia hejmloko por pasigi la ĉinan tradician Printempan Feston, en ebrio li promesis al vila ĝa sekretario de la Komunista Partio, ke li monsubtenos regadon de sablo. Poste, kiam la sekretario demandis pri la afero, kiun li jam forgesis, li diris, ke li plenumos tion, kion li promesis.

 

    Komence li investis milionon da juanoj por sabloregado, sed baldaŭ li trovis, ke sablorego estas kvazaŭ senfunda truo malfacile plenigebla. Antaŭ la malfacilo li ne retiriĝis. Li senhezite forlasis sian oficon en Pekino kaj revenis al sia hejmloko por regi sablon. Por kolekti monon li forvendis sian domon en Shenmu kaj investis pli ol 2.8 milionojn da juanoj en sablorego. Ŝajnis al liaj parencoj kaj amikoj, ke li estis malsana, kaj ili e ĉkondukis lin en mensmalsanan hospitalon. Tamen Zhang Yinglong firme kredis, ke lia agado ricevos komprenon kaj subtenon, kaj la sablorega afero certe sukcesos.

 

    Pro sablorego Zhang Yinglong iam fariĝis tre malri ĉa kaj e ĉbezonis helpon de siaj parencoj kaj amikoj por minimuma vivteno. Li konsciis, ke ne eblas plenumi tiel grandan ekologian projekton per persona forto, kaj fondis en la jaro 2004 la Shenmu-an Asocion por Ekologiaj Protekto kaj Konstruo por kunligi kaj gajni sociajn fortojn. Sekve de evidenti ĝo de la sablorega efiko akirita la ŭmetodoj resumitaj de Zhang Yinglong la laboroj de la asocio iom post iom ricevis aprobon kaj subtenon de diversnivelaj registaroj kaj departementoj de forstumado. Per enkonduko de programoj, kunlaboroj en scienca esplorado kaj monkolektado en socio li kolektis kapitalon de pli ol 35 milionoj da juanoj, kaj dank 'al tio la sablorega projekto iris sur daǔrigeble disvolvan vojon.

 

    Ĝis nun la asocio sub gvido de Zhang Yinglong jam regis sablodezerton kun areo de pli 16 mil hektaroj, kaj multe boni ĝis tiea ekologia medio. La kovriteco de vegetalaro atingis 60% kaj la procento de supervivo de arbidoj superis 85%.

 

    Zhang Yinglong diris: "La sablorego en 10 jaroj ŝ anĝ is mian vivkoncepton kaj alportis al mi ĝ ojon."

 

 
La malnova fizionomio de la sablodezerto
 

Mezuro de ventodirekto 
 

Pritondo de migdalarboj plantitaj en la sablodezerto 
 

Starigo de kontraŭsablaj ŝirmiloj por protekti nove plantitajn arbidojn 
 

Mateno en la verdigita sablodezerto 
 

Migdaloj rikoltitaj 
 

Zhang Yinglong (maldekstre) kaj lia kolego en arbidejo 
 
 
Sablosalikoj en la sablodezerto

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng