2011-11-21
 Wei Yubin (maldekstre) instruas Esperanton al kvar instruistoj. |
Ekde septembro Wei Yubin, estro de la elementa lernejo Baiyangshujie de urbo Taiyuan, provinco Shanxi, Ĉinio komencis instrui Esperanton al du novaj instruistoj de la angla lingvo en sia lernejo por ke ili baldaŭ gvidu devigan kurson de Esperanto en la lernejo. La instruo daŭras du horojn ĉiutage.
Antaŭ tio aliaj du junaj E-instruistoj jam komencis lernigadon de la lingvo en la lernejo. En la jaro 2008 Wei Yubin enkondukis Esperanton en la lernejo kaj enlistigis ĝin en la devigajn kursojn. Tri jaroj pasis kaj la kurso iras glate. Oni trovis, ke la infanoj, kiuj lernas Esperanton, pliinteresiĝas pri la lernado de fremdaj lingvoj.
(Kontribuis Wei Yubin)
Redaktoro: Liu Zijia
|