2011-11-21
 Supreniranta transporta raketo Changzheng-2D |
La 20-an de novembro je la 8-a horo kaj 15 minutoj en la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro Ĉinio sendis du satelitojn Chuangxin-1-03 kaj Shiyan-4 en la spacon per la transporta raketo Changzheng-2D.
La satelito Chuangxin-1-03 farita de la Ĉina Akademio de Sciencoj estos uzata por kolekti kaj transmisii donitaĵojn pri akvoutiligo, hidrologio, meteologio, elektropovo kaj katastroforedukto. Ĝi servos por la nacia ekonomia konstruado.
La satelito Shiyan-4 farita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio estos uzata por eksperimento de spaca tekniko kaj esploro de medio. La transporta raketo Changzheng-2D estas farita de la Ŝanhaja Instituto de Spaca Teknologio sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. Tio estas la 151-a flugado de Changzheng-seriaj transportaj raketoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|