2011-11-21
 Wen Jiabao faras prelegon en la 6-a Orientazia Pinta Konferenco. |
La 19-an de novembro en Balio de Indonezio fermiĝis la 6-a Orientazia Pinta Konferenco kaj finiĝis la 3-taga serio da pintaj konferencoj de Orienta Azio.
En la konferenco estis adoptitaj deklaroj pri principo de reciprokaj rilatoj kaj interŝanĝoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). La deklaro pri reciprokaj rilatoj enhavas principojn de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro de Sudorienta Azio kaj tiujn de rilataj leĝoj de aliaj landoj, kaj direktos aktivadojn por paco, stabileco kaj prospero.
La pintan konferencon ĉeestis ŝtatestroj de ASOAL, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, japana ĉefministro Yoshihiko Noda, sud-korea prezidento Lee Myungbak, aŭstralia ĉefministro Julia Gillard, barata ĉefministro Singh kaj usona prezidento Barack Obama, rusa kaj nov-zelanda ministroj pri eksteraj aferoj.
Wen Jiabo faris prelegon en la konferenco. Li emfazis, ke de multaj jaroj la Orientazia Pinta Konferenco, kiel strategia forumo "gvidata de gvidantoj", akcelas la reciprokajn interkomprenon kaj kunlaboron de orientaziaj landoj. Sub la nova situacio ASOAL devas preni gvidan rolon en la kunlabora mekanismo de la Orientazia Pinta Konferenco kaj serĉi komunan konon pri pligrandaj profitoj. Ĉinio volontas klopodi kune kun diversaj flankoj por ke la pinta konferenco akiru pli da fruktoj kaj favoru al pli da landoj kaj popoloj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|