2011-11-22
La 20-an de novembro okazis en Guilin, urbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, la 4-a Ĉina-Rusa Forumo de Turismo kaj Eduko kune aranĝita de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio kaj la Turisma Administracio de Rusa Federacio. Pli ol 100 reprezentantoj kaj erudiciuloj el la turismaj rondoj de Ĉinio kaj Rusio faris vastajn kaj profundajn diskutojn kaj interŝanĝojn pri eduko kaj trejno de turismaj talentuloj kaj pri internaciaj kunlaboroj.
La forumo kun la temo "Turismo kaj eduko: misio, devo kaj kreivo" celas starigi platformon por administristoj, esploristoj kaj instruistoj de ĉinaj kaj rusaj altlernejoj, kiuj respondecas pri trejnado de turismo kaj eduko, turismaj entreprenoj kaj laborantoj, kune diskuti pri efektivigaj rimedoj kaj spertoj de internaciaj kunlaboroj en la turisma kaj eduka kampoj, pri tiuj de profesiaj trejnado kaj edukado pri turismo, kaj pri tiuj de gravaj turismaj aktivadoj por akceli interŝanĝon kaj amikecon inter la turisma kaj eduka rondoj de Ĉinio kaj Rusio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|