2011-11-22
 Kovrilo de la originala libro en la japana lingvo |
S-ino Wang Shukui, vicsekretario de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj profesia interpretisto pri la japana lingvo, resume ĉinigis el la japana lingvo la biografion de japana esperantisto Nakagaki Kozirô, kiu aktivis en la ŝtorma epoko kaj post la milito. Volu elŝuti la senpagan ĉinigitan elektronikan libron "中垣虎儿郎--日中世界语老师" el la retejo www.elerno.cn kaj legi ĝin (29 paĝoj). Mi esperas, ke aperu ŝia kompleta traduko en la libra formo post nelonge. La originala libro en la japana lingvo havas 164 paĝojn kun multaj fotoj kaj tabeloj en la formato de 21cm x 13cm.
La aŭtoro de la libro, Sibata Iwao (1963-2010), estis universitata studanto pri historio de rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Li rimarkis Hasegawa Teru (Verda Majo) en studado de la historio de rilatoj inter la du landoj kaj eksciis la ekziston de Nakagaki Kozirô (1894-1971), kiun Verda Majo nomis 'la plej respektata japano'.
La aŭtoro disvastigis siajn studobjektojn kaj eklernis ankaŭ Esperanton. Li esprimis sian deziron eldoni biografion pri Nakagaki Kozirô al la eldonejo Riveroj kun siaj disertacioj en 2007, kaj dum la eldonejo atendis pliajn manuskriptojn por la libro, la aŭtoro abrupte forpasis pro pulmkancero komence de 2010. La eldoninto, s-ro Yosikawa Syoiti, aranĝis la postlasitajn manuskriptojn kaj materialojn de la aŭtoro kaj eldonis la biografion.
(Kontribuis Sawaya Yûiti)
Redaktoro: Liu Zijia
|