Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Trilokaj esperantistoj interŝanĝis spertojn
2011-11-22

 

    En urbo Huzhou, provinco Zhejiang kunvenis esperantistoj el Esperanto-asocioj de provincoj Zhejiang kaj Jiangsu kaj urbo Ŝanhajo. Ili diskutis pri disvolviĝo kaj planis interŝanĝajn aktivadojn inter la trilokaj esperantistoj. Qiu Xirong, prezidanto de la Zhejiang-a Esperanto-Asocio, informis, ke en la pasinta jaro lia asocio starigis Esperanto-kursojn en kelkaj altlernejoj por disvastigi la lingvon al pli da homoj. "Krom la subteno al Esperanto-Asocio de la Profesia Teknologia Kolegio Yuying de Zhejiang, ni ankaŭ funkciigis nedevigan kurson de Esperanto en la Profesia Supermezlernejo Zhongce en Hangzhou en la jaro 2010," diris Qiu. La asocio ankaŭ prelegis "situacio kaj apliko de Esperanto" en la Fremdlingva Kolegio sub la Metrologia Universitato de Ĉinio, kaj tio altiris multajn aŭskultantojn.

 

    La Zhejiang-a Esperanto-Asocio ankaŭ partoprenis en publik-helpaj aktivadoj. En la jaro 2010 la asocio duafoje prezentis sin en la agado Matena Stelo por helpi malriĉajn studantojn iniciatita de la Federacio de Soci-scienca Rondo en Zhejiang. La asocio sin karakteras per disvastigo de Esperanto en artaj programoj de popolamasoj. La arta trupo de la asocio ricevis laŭdojn pro sia prezento en scienc-diskonigo iniciatita de la setlejo de distrikto Donghe, urbo Hangzhou. La arta trupo estis ankaŭ honorita kiel la duastela modela trupo en Hangzhou.

 

    La Ŝanhaja Esperanto-Asocio aktivas en la lingva praktikado. La asocio regule okazigas salonon. Oni lernas Esperanton dum babilado. Por multigi komunikadon kaj interŝanĝojn kun la juna generacio, la asocio starigis Esperanto-salonon de junuloj, kiu altiras lernantojn ĉinajn kaj eksterlandajn.

 

    En urbo Changzhou estas la Elementa Lernejo Dongfang, kiu enkondukis Esperanton jam en la 1980-aj jaroj, kaj Esperanto fariĝis unu el ĝiaj lernobjektoj. En la jaro 2004 la lernejo estis nomumita de la Ĉina Esperanto-Ligo prova lernejo de Esperanto-instruado por kontinuigi pacon, amikecon kaj amon al la instruistoj kaj lernantoj en la lernejo.

 

    La respondeculoj de la tri Esperanto-asocioj deziris, ke ili plue interkomunikiĝu kaj interkontaktiĝu. Ili intensigos kunlaborojn kaj klopodos por disvolvo de la lingvo kaj solidareco de esperantistoj.

 

(Li Zhongmin)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng