2011-11-22
La 19-a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo okazis en Malgrat de Mar de la 1-a ĝis la 8-a de oktobro 2011.
La tradicia E-Semajno okazas ĉiujare aŭtune en Hispanio. Tion aranĝas katalunaj esperantistoj. Ni restadis en la hotelo "Cartago Nova", kie renkontiĝis 130 esperantistoj. Amase venis hispanoj, francoj kaj belgoj. Entute venis personoj el 12 nacioj, inter kiuj pluraj novuloj.
La vetero tiutempe estas varma, do tiele oni plilongigas la someron kaj ĝuas agrablan restadon inter geamikoj. Malgrat de Mar situas proksimume 60 km. nordoriente de Barcelono. Ĝi estas ĉefe turisma urbo, havanta ĉirkaŭ 20 mil enloĝantojn, kiuj dum somero triobliĝas pro alveno de turistoj. Dum la vintro multaj hoteloj ne funkcias. La semajno komenciĝis sabate la 1-an de oktobro. Dimanĉe okazis malfermo kun la ĉeesto de la reprezentantino de kulturo kaj la urbestrino de Margrat de Mar s-ino Conxita Campoy i Martí. Post la parolado de la ĉefa organizanto Luis Serrano Peréz ŝi bonvenigis nin kaj esprimis favoran sintenon al Esperanto. Danke ŝi ricevis memoraĵon pri nia aranĝo kaj plurajn librojn, inter kiuj la fama "Don Kiĥoto". De la urbo ĉiuj ricevis ĉapelon kaj dorsosaketon, kiujn ni utiligis ĉefe dum la ekskursoj. Komuna fotado okazis antaŭ la hotelo, sur kies barilo pendis banderolo anoncanta nian aranĝon. Do, ĉiuj preterpasantoj eksciis pri ekzisto de Esperanto. Tiutempe ankoraŭ estis amaso da turistoj, kiuj ĝuis belan sezonon ĉe la marbordo.
Dum la semajno okazis pluraj allogaj prelegoj, debatoj, diskutoj. Liberan tempon iuj profitis piedpromenante aŭ per turisma trajneto, aliaj naĝis en la hotela naĝejo aŭ en la maro.
E-kurson gvidis Stano Marĉek. Li prezentis al interesitoj sian vastan pedagogian materialon kaj poste instruis laŭ ĝi. La du interkonaj vesperoj okazis en gaja etoso. Oni trinkis E-ĉampanon, spertuloj dolĉan vinon el specialaj ujoj nomataj "bota" kaj "porron". Ne mankis frandaĵoj. Ĉiuj bone amuziĝis kaj babilis.
Per bildoj ni havis okazon konatiĝi kun Rumanio kaj Laoso. Pri Rumanio rakontis Rodica Todor (vestita en bela nacia kostumo), kiu loĝas en Braŝovo. Pri Laoso donis informojn Rémy Bouchet el Francio. Li konatiĝis kun la lando dum sia vojaĝo.
La geedzoj el Belgio Michéle kaj Hubert rakontis pri sia sperto vojaĝante al la 90-a UK en Vilno. Ili ankaŭ montris interesajn bildojn pri la naturo kaj pri renkontoj kun esperantistoj. José Año Belda organizis kaj prizorgis intervjuon de radio al kelkaj partoprenantoj. La intervjuo estis rekte disaŭdigita, ĝi okazis telefone.
Serio da prelegoj temis pri: "La arto de la branĉo-tondado", "La giganta laboro de Monda Asembleo Socia" (MAS), "Kiel nomas la sciencistoj la vivaĵojn?", "La belga kompromiso", "E-civito kaj la E-kulturo". En tiu-ĉi aranĝo estas kutimo atribui premion al elstara esperantisto. Ĉi-foje ĝi estis aljuĝita al franciĝinta hungaro Eugene Zilah. Vigla debato ekestis pri la demando "Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo?" Por ŝatantoj de opero Maria Ferigle prezentis sur DVD operon "Turandot".
Okazis du duontagaj ekskursoj. Ni vizitis la urbon Viladrau kaj ties akvomuzeon. Dum la dua ekskurso traveturante la urbon Caldes de Malavella ni vidis hotelrestadejon "Vichy" kun varmoterapio. En apuda fabriko oni enboteligas mineralan akvon. En la entrepreno de biskvitoj Trias, kiu troviĝas en la urbo Sta. Coloma de Farnés ni trarigardis muzeon, spektis filmon pri la historia evoluo de la fabrikado kaj pri ĝiaj posedantoj. Fine, ni gustumis tri specojn da biskvitoj. Nerezistebla estis aĉetado. La urbo Sabadellestis la celo de la tuttaga ekskurso. Unue ni vizitis Paleontologian muzeon. Malantaŭ la pordo de la enirejo atendis nin fantazia prahomo en Adam-vesto (sen la folio), kiu ŝokis kelkajn, sed aliaj atente observis lin. Ni konatiĝis kun la paleontologia esplorado ekde la eltrovo, studado kaj publikado. Ni vidis plurajn fosiliajn eltrovaĵojn kaj laboratorion, kie oni preparis ilin. Poste, ni piedmarŝis tra la strato Zamenhof ĝis la monumento de Zamenhof, kien ni metis florbukedon kaj fotiĝis. Sekvis pikniko ĉe bela parko kaj vizito de la subĉiela artmuzeo en "Pedregar".
En Malgrat okazis la 12-a Internacia Festivalo de Muzikbandoj. Ĵaŭde matene ni spektis ilian paradon tra la promenejo. Ili ekis de nia hotelo kaj poste koncertis en la urbocentro. Venis muzikantoj el Svislando, Italio, Pollando, Germanio, Nederlando kaj tri malsamaj bandoj el Ĉeĥio. Fine de la tago ni ĝuis la tradician folkloran vesperon kun la ensemblo "Els Rogels". La muzikistoj regalis nin per bela havana muziko kaj kantoj, kiuj inspiris iujn al dancado. Al bona etoso kontribuis trinkado de jam ankaŭ tradicia bongusta specialaĵo "Cremat" --bruligita rumo kun spicaĵoj. Ĉiu ricevis memoraĵe ujeton, en kiun ĝi estis verŝita. Dum la lasta vespero oni pritraktis funkciadon de la E-Semajno kaj la sekvan tagon ĉiuj disiĝis al siaj hejmoj. Ni ĝojatendas la venontjaran renkonton por festi la 20-an jubileon.
(Kontribuo de Liba Gabalda el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|