Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantistoj jarkunsidis en Baotou
2011-11-23

 
 

 

    En la 19a de novembro jarkunsidis pli ol 50 esperantistoj en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. Ili venas de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, Baotou-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Baotou-a Ŝtala Grupo, kaj E-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio.

 

    Oni resumis laboron de la kuranta jaro kaj diskutis pri plano en la venonta jaro. Post la kunsido membroj de la Esperanto-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio okazigis oratoran konkurson en Esperanto, kiun partoprenis 14 kandidatoj. La konkurso logis multe da universitato-studentoj, kiuj unuafoje aŭdis paroladon en Esperanto. Dume junuloj kantis kaj dancis, akompanate de ludo fluta kaj gitara.

 

    S-ro Liang Zhanming, direktoro de la Supera Mezlernejo Tianjiabing en Baotou ankaŭ ĉeestis la kunsidon kaj la oratoran konkurson. Li diris, ke lia supera mezlernejo, kiu daŭrigas Esperanto-kurson por pli ol kvar jaroj, aranĝos ankaŭ esperantan oratoran konkurson en la venonta semestro. Li ankaŭ proponis, ke la venonta jarkunsido okazu en lia lernejo.

 

(Kontribuis Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng