Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Chengdu la 22-a Kunveno de la Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Komerco
2011-11-23


Ĉinaj kaj usonaj delegitoj ĉeestantaj la 22-an Kunvenon de la Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Komerco 
 

La 22-a Kunveno de la Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Komerco 

 

    La 21-an de novembro okazis en Chengdu, Sichuan-provinco de Ĉinio, la 22-a Kunveno de la Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Komerco. La kunveno estis kune prezidita de Wang Qishan, ĉina vicĉefministro, John Bryson, usona ministro de komerco, kaj Ron Kirk, usona komerca reprezentanto.

 

    La 20-an la dulandaj delegacioj ĉeestontaj la kunvenon aranĝis malgrandskalan interparolon kaj subskribis interkonsentojn pri ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj.

 

    En la kunveno la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri komerco kaj investo, agrikulturaj produktaĵoj kaj iliaj kontrolado kaj kvaranteno, teknologio kaj normo, rajto pri intelekta proprietaĵo, duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj. La kunveno havas gravan rolon por grandigi la dulandajn reciprok-utilajn kunlaborojn, konservi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj plue antaǔenpuŝi la dulandajn interrilatojn.

 

    La Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Komerco fondita en 1983 estas unu el la altrangaj interkonsiliĝaj sistemoj de ekonomio kaj komerco plej frue fonditaj de Ĉinio kaj Usono. La sistemo jam fariĝis grava platformo inter Ĉinio kaj Usono por interkonsiliĝoj en komerco kaj investo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng