Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio okazigis kajut-malferman ceremonion de la reven-kajuto de la kosmoŝipo Shenzhou-8
2011-11-23


Laborantoj elprenas la kunportajn objektojn enpakitajn en la speciala paksako. 

 

    La 21-an de novembro la Ŝtata Oficejo de la Kunhoma Spaciala Programo de Ĉinio kaj la Ĉina Spacfluga Scienc-teknika Grupo en la Ĉina Spac-teknika Instituto okazigis en Pekino malferman ceremonion de la reven-kajuto de la kosmŝipo Shenzhou-8.

 

    En notariado de oficistoj el la Pekina Notaria Oficejo, laborantoj eniris en la kajuton kaj prenis la kunportajn objektojn enpakitajn en la speciala paksako. Tiuj objektoj inkludas instalaĵojn por eksperimenti floradon kaj fruktadon de tomatidoj enmetitaj en provtuboj, semojn de peonioj kaj ĉinaj herbopeonioj de Luoyang, Henan-provinco, k. s. En la ceremonio ankaŭ publikiĝis porcelanaj artaĵoj pri kupliĝo de Shenzhou-8 kaj la cel-spacoveturilo Tiangong-1. 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng