2011-11-24 Posttagmeze de la 23-a de novembro inaŭguriĝis en Pekino la ekspozicio "Krei Brilecon", memore al la centjara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911 gvidita de s-ro Sun Jat-sen. En la ekspozicio estas eksponataj cent metiartaĵoj faritaj de cent majstroj el la metiarta kaj belarta rondoj, inkl. de tiuj el Hongkongo kaj Taiwan de Ĉinio.
La eksponaĵaro konsistas el skulptaĵoj, gravuraĵoj, ceramikaĵoj, brodaĵoj, plektaĵoj, metiartaĵoj el metalo kaj tiuj el juvelo... Iuj el la cent metiartaĵoj eksponataj estis faritaj speciale por la centjara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911.
La ekspozicio, kune organizita de la Ŝtata Konsilio de Malpeza Industrio de Ĉinio kaj la redakcio de la Ĵurnalo "Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco", daŭras ĝis la 25-a de la kuranta monato.
 La inaŭguro de la ekspozicio |
|
 Pentraĵo pri s-ro Sun Jat-sen kaj statuo de lia edzino Song Qingling |
|
 Ligna gravuraĵo pri la Revolucio en la Jaro 1911 |
|
 Ceramikaĵoj pri Mao Zedong (dekstre) kaj Deng Xiaoping, antaŭaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio |
|
 Fotoj de cent metiartistoj |
(Raporto kaj fotoj de Wang Lihua)
|