2011-11-25
 Esperanto-kurso |
|
 Esperanto-kurso |
Kunlabore kun la Studenta Ligo de Hainan-a Universitato, Hainan-a Esperanto-Asocio varbis volontulojn por prepari la aktivadon Esperanto-Insulo en Haikou, ĉefurbo de Hainan kaj trejnis esperantistojn. 108 kandidatoj estis finfine elektitaj el pli ol kvin cent studentoj entuziasmaj kaj aktivaj.
Posttagmeze de la 20a de novembro komenciĝis la fundamenta Esperanto-kurso gvidita de s-ro Qi Jian (Spado), vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio. En tri horoj la studentoj lernis 28 alfabetojn, 28 vortojn laŭvice de alfabetoj kaj 4 frazojn. La kurso el 12 lern-horoj okazos en ĉiu dimanĉo.
Tiuj, kiuj sukcesos en la ekzameno, ricevos atestilon de la Hainan-a Esperanto-Asocio kaj povos roli kiel volontuloj en la aktivado Esperanto-Insulo. La novaj kursoj malfermiĝos kondiĉe ke pluraj studentoj en la universitato interesiĝas pri nia lingvo.
Antaŭ la komenciĝo de la Esperanto-kurso, s-ro Qi Jian faris prelegon "Kio estas Esperanto" en la Hainan-a Universitato, por ke la studentoj konu la internacian helpan lingvon kaj ĝia harmonia idealo.
(Kontribuis Qi Jian)
Redaktoro: Liu Zijia
|