2011-11-25
 En Tiefo-templo |
|
 En Tiefo-templo |
Matene de la 15a de novembro Enhkee, prezidanto de Mongola Esperanto-Asocio, kaj ĝia ĝenerala sekretario Gambaator atingis Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco, Ĉinio, post ĉeesto al la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio okazinta en Seulo. Ĉielismo Wang Tianyi, Stalino Yuan Yongming kaj Jadobela Li Lin, prezidanto, ĝenerala sekretario kaj oficistino de Xi'an-a Esperanto-Asocio, akompanis la mongolajn amikojn viziti Tiefo-templon apud Xi'an, kie vivas konata monaĥo-esperantisto Miaohui.
Miaohui konigis al la mongolaj esperantistoj historion de la templo kaj bazan scion pri la ĉina budhismo. Posttagmeze Huang Yinbao, esperantisto en urbo Jingchuan, veturigis la mongolojn viziti sian urbon. Post tio, ili revenis al Xi'an. En Xi'an la mongolaj gastoj diskutis pri komerca kunlaboro inter ĉinaj kaj mongolaj esperantistoj, kaj ĝemeligo de Ulanbatoro kaj Xi'an. Post semajna restado ili veturis trajne al Hohhot, de tie plu vojaĝis al Erenhot, landlima urbo inter Ĉinio kaj Mongolio. En Hohhot ili estis akceptita de veterana esperantisto Li Sen kaj aliaj lokaj esperantistoj unu tagon. Poste, ili revenis al Mongolio.
(Kontribuis Ĉielismo Wang Tianyi)
Redaktoro: Liu Zijia
|