Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rakonto de Heinz Muhsal
2011-11-25


Heinz Muhsal (dua de dekstre) en redakcio de El Popola Ĉinio 
 

Heinz Muhsal kaj Wang Lu (dua de maldekstre) en UK, Kopenhago 

 

    Mi unuafoje venis al Ĉinio en 2004, ĉar mi volis viziti la 89an UK en Pekino. Antaŭe mi legis multe pri Ĉinio, speciale pri Pekino. Estis multaj loĝantoj tie, mi pensis, kaj ĉiuj veturis per biciklo, sed tio ne estis: sur stratoj mi vidis pli da aŭtomobiloj ol bicikloj. Nur ĉe la subtrajnaj stacioj staris centoj.

 

    En 2009 kaj 2010 mi vizitis denove Pekinon. La bildo tute ŝanĝiĝis. Miloj da aŭtomobiloj estis sur stratoj. Matene kaj posttagmeze ŝajnas, ke ili ne veturas, sed staras. Ĉiujare kreskas multaj novaj grandaj domoj al la ĉielo.

 

    Dum UK kaj aliaj vizitoj, mi ankaŭ veturis al tre interesaj mondkonataj vidindaĵoj. Pri ili ekzistas jam multaj libroj, tial mi ne skribas pri ili. Post UK mi vizitis Wuhan, ĝemela urbo de Duisburg, kie estis mia esperantogrupo. Peng Zhengming el Wuhan invitis min, ĉar li jam estis gasto en mia domo en Moers. En la tre bona loĝejo de Huang Mingzhong (Vagi), mia amiko en Wuhan, mi restis unu semajnon. Ĉiuj memoroj pri Wuhan estis tre afablaj, kaj oni prizorgis min kaj mian amikon Alberto.

 

    Multaj esperantistoj scias, ke mi dum kongresoj kolektas fotojn kaj skribaĵojn de partoprenantoj el diversaj landoj. Mi ekfaris tion dum la vienan UK en 1992, ĉar mi volis paroli kun esperantistoj el aliaj landaoj, intertempe mi havas 18 albumojn. Mi fotis esperantistojn el 80 landoj. La plej granda albumo, mi faris, estis en Seulo, 1994. Nur tie mi fotis esperantistojn el 50 landoj.

 

    En 2008 en Rotterdamo mi faris ankaŭ albumon. Vagi, mia amiko el Wuhan, diris al mi, ke li konas esperantistinon el Pekino Wang Lu. Ŝi volis skribi en la albumo. Bone. Mi faris ŝian foton, kaj ni interŝanĝis retadresojn. Sekve ni skribis kelkajn mesaĝojn.

 

    En 2009 Wang Lu kaj mi renkontiĝis dum UK en Bjalistoko. Ekde tiam ni skribis unu alian preskaŭ ĉiutage. En novembro 2009 mi vizitis grandan entreprenon en Yantai. Wang Lu estis mia interpretistino dum la vojaĝo. Ekde tiam ni estis bonaj amikoj. De majo ĝis julio ĉijare Wang Lu vizitis min en Moers. Ni kune partoprenis UK en Kopenhago. Ni decidis geedziĝi.

 

    Granda surprizo estas, kiam mi foliumis albumon pri UK en Pekino, mi trovis, ke jam la dua foto estis Wang Lu, kiu servas kiel volontulo de la kongreso en flughaveno. Do ni interkonatiĝis jam ekde 2004.

 

    Finfine ni preparis ĉiujn dokumentojn por geedziĝi en Pekino. La 9-an de novmbro Wang Lu kaj mi subskribis la atestilon. Estas unu esperanta familio plu en esperantujo.

 

(Kontribuis Heinz Muhsal)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng