Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pekina Universitato atribuis honoran profesorecon al turkmena prezidanto
2011-11-25


Rektoro de la Pekina Universitato Zhou Qifeng (maldekstre) donas la atestilon pri honora profesoreco de sia universitato al Berdymukhamedov (meze)  

 

    La 23-an de novembro en la Granda Popola Halo en Pekino la ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong ĉeestis la atribuan ceremonion pri la honora profesoreco de la Pekina Universitato al turkmena prezidanto Berdymukhamedov.

 

    Liu Yandong diris, ke prezidanto Berdymukhamedov longtempe prizorgis kaj antaŭenpuŝis la kunlaborojn en diversaj kampoj inter la du landoj, kaj li faris gravan kontribuon al la dulandaj amikecaj kunlaboroj. Kiel atingoplena medicina fakulo prezidanto Berdymukhamedov meritas la atribuitan titolon de la Pekina Universitato. Tio enkorpigis la profundan amikecon de la ĉina popolo al prezidanto Berdymukhamedov kaj la turkmena popolo.

 

    Berdymukhamedov diris, ke la Pekina Universitato estas fama ĉina altlernejo, kaj estas granda honoro por li ricevi la honoran profesorecon de la universitato. Tio montras la amikecon de la ĉina popolo al la turkmena. Li rigardos la titolon kiel gravan honoron kaj klopodos antaŭenpuŝi pluan disvolvon de la amikecaj kunlaboroj inter la du landoj. Li deziras, ke ĉinaj altlernejoj, inkluzive de la Pekina Universitato, fortigu interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun turkmenaj sam-profesiuloj por fari novan kontribuon al la dulandaj amikecaj aferoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng