Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E@I-projektoj prezentitaj en Bratislavo
2011-11-28

 
 
 

 

    Jam la 19an fojon okazis en Bratislavo (Slovakio) la plej granda Slovakia librofoiro Biblioteko, kunigita kun la ekspozicio Pedagogio. Apud diversaj librovendejoj, edukaj institucioj kaj didaktikaj helpiloj en la foiro prezentiĝis ankaŭ Edukado@Interreto (E@I). Dum kvar tagoj, ekde la 3a ĝis la 6a de novembro 2011, deĵoris ĉe la stando slovakaj esperantistoj, kiuj informis pri lingvaj projektoj de E@I – paĝaroj por senpage lerni lingvojn: lernu.net por Esperanto, espa2.eu por la hispana, slovake.eu por la slovaka kaj la nova projekto por la germana. La vizitintoj povis ankaŭ informiĝi pri la ideo de Esperanto kaj pri funkciado de ĝia movado en Slovakio kaj eksterlande, kaj aĉeti lernomaterialon aŭ literaturon en la lingvo.

 

    Multaj vizitintoj de la foiro aliĝis al konkurso de E@I kaj de la eldonejo Espero. La tasko – respondi sep demandojn pri lingvoj de la mondo (Lingva kvizo) – ŝajnis al plejparto de homoj sufiĉe malfacila, tamen ne estis kialo por bedaŭri – en lotumadon por premioj eniris ĉiuj respondoj, eĉ kun eraroj. Tiuj, kiuj senerare respondis la tutan kvizon, akiris aldone la plej novan eldonon de Esperanto Elektronike.

 

    Komparante kun la antaŭaj jaroj, dum kiuj ni starigis Esperanto-budon en la Biblioteko, ni povas vidi gravan ŝanĝon: ĉi-jare ni prezentis ne nur Esperanton (ĝian ideon, movadon, literaturon...), sed la spektro plilarĝiĝis je projektoj pri aliaj lingvoj. La vizitintoj evidente pli serioze interesiĝis pri Esperanto, vidante ĝin egalvalore lokita apud aliaj lingvoj, ĉefe kiam ili eksciis, ke la laborlingvo en E@I kaj ankaŭ de plejparto de la utilaj projektoj estas Esperanto. Oni do vidis, ke ĝi povas vere bone servi kiel pontolingvo en internacia komunikado, kaj ke la rezulto estas kvalitaj, utilaj, vere multlingvaj retejoj.

 

Katka Nosková

(el la Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng