2011-11-28
 Teamo de studentaj volontuloj en la formo de ruĝa rubando |
|
 Disdono de broŝuroj pri aidoso al pasantoj |
La 26-an de novembro pli ol cent volontuloj el la Farmacia Universitato de Shenyang, la Universitato de Liaoning kaj aliaj kvin universitatoj en nordorienta Ĉinio venis al la komerca strato de la urbo Shenyang por diskonigi al pasantoj sciojn pri preventado kaj kuracado de aidoso per montrado de paneloj kaj disdono de broŝuroj por ke oni simpatiu kaj komprenu aidosulojn kaj forigu antaŭjuĝon al ili.
La 1-a de decembro ĉijare estas la 24-a Monda Aidosa Tago kun la ĉeftemo "Atingu nulon".
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|