Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 6-a Ĉina-Japana Forumo de Fuelŝparo kaj Mediprotekto
2011-11-28


Li Keqiang parolas en la inaǔguro 
 

Inaǔguro de la forumo 

 

    La 26-an de novembro okazis en Pekino la 6-a Ĉina-Japana Forumo de Fuelŝparo kaj Mediprotekto kune organizita de registaraj departementoj, esploraj institucioj kaj entreprenoj de la du landoj. Li Keqiang, ĉina vicĉefministro, kaj Yukuo Edano, japana ministro de ekonomia industrio, faris parolon en la inaǔguro de la forumo, en kiu partoprenis ĉirkaǔ 1000 entreprenistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj registaraj oficistoj de la du landoj.

 

    Dum la forumo oni subskribis 51 projektojn pri kunlaboroj en fuelŝparo kaj mediprotekto, kiuj rilatas al konstruado de fuelŝparaj normoj kaj sistemoj, energio-efika altigo de termo-elektrejoj, normigo de duonkonduktanta lumigado, sensaligo de marakvo, moveblaj intelektaj urboj kaj senmalutiligo de koto.

 

    La Ĉina-Japana Forumo de Fuelŝparo kaj Mediprotekto estas grava platformo kaj dialoga sistemo de la du landoj por kunlaboroj en fuelŝpara kaj mediprotekta kampoj. De 2006 la du landoj okazigis 6 forumojn, dum kiuj estis subskribitaj 120 projektoj pri kunlaboroj de fuelŝparo kaj mediprotekto.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng