Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kuna patrolado sur Mekongo
2011-11-29


En la kunvenejo 

 

    La 26an de novembro okazis en Pekino ministra kunveno pri kuna patrolado sur Mekongo, aranĝita de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando. Antaŭ patrolado de la kvar landoj sur la rivero meze de decembro okazos malferma ceremonio en la haveno Guanlei por certigi renormaligon de la navigacio antaŭ la Ŝtatestra Konferenco de Ekonomia Kunlaboro de Pli Granda Mekonga Subregiono, konservi sekurecon de la rivero kaj akceli la ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj kontakton de personoj en la baseno de Mekongo.

 

    La kunveno decidis establi ĉefstabejon de la kuna leĝobeiga agado en Ĉinio kaj kunordigan oficejon respektive en aliaj tri landoj por ĝustatempe interŝanĝi informojn kaj starigi diurnan komunikan mekanismon de koncernaj administracioj de la kvar landoj.

 

    Ĉiuj flankoj prenos efikajn rimedojn por kune levi leĝo-plenuman kapablon sur Mekongo. Ĉinio helpos Laoson kaj Birmon en ekipado kaj trejnado de personoj. Ĉiuj flankoj organizos kunan agadon por certigi sekurecon en la baseno de Mekongo, kaj fondos komunan laborgrupon por konservi la sekurecon de Mekongo.

 

    La kunveno publikigis komunan deklaron pri atingitaj konsentoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng