2011-11-29
 La korea lerneja grupo kun la lerneja direktorino Brigitte Maniatis (maldekstre) |
|
La afiŝo por la posttagmeza prezentado |
|
 Honi klarigas, kio estas feliĉa (libera) lernejo |
La lerneja grupo el Koreio per bela kaj tre interesa programo prezentis sian lernejon, ludis muzikon, kantis kaj dancis en la meza lernejo, kie ili vizitis ankaŭ kelkajn lecionojn. Alia prezentado montris fotojn pri la ĝisnunaj travivaĵoj, vizititaj lokoj, urboj en Germanio. Grandan aplaŭdon ricevis ankaŭ la tamburisto Aram kaj la komune prezentita sporteca korea artdanco 'teggen', kiun ili dancis en tradiciaj vestaĵoj. La direktorino de la lernejo transprenis memfaritajn donacetojn de la lerneja grupo kaj de Interkultura Centro Herzberg skatolon da donacoj, dolĉaĵoj por la instruistaro.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|