2011-11-29
 Andy Lau el Hongkongo gajnis la premion de plej bona ĉefrolulo. |
|
 Deannie Yip el Hongkongo gajnis la premion de plej bona ĉefrolulino. |
|
 Ann Hui el Hongkongo gajnis la premion de plej bona reĝisoro. |
Vespere de la 26-a de novembro okazis en la urbo Hsinchu, Taibei de Taiwan, Ĉinio, premio-dona ceremonio de la 48-a Ĉina Taiwan-a Filma Premio Ora Ĉevalo.
La filmo "Simpla Vivo" gajnis tri premiojn, inkluzive de plej bona reĝisoro, plej bona ĉefrolulo kaj plej bona ĉefrolulino. La filmo rakontas pri emocia rakonto inter mastro kaj servistino. En la aĝo de 13 jaroj Tao eniris en la familion Liang kaj eklaboris kiel servistino. Tie ŝi prizorgis kvin generaciojn de la familio dum 60 jaroj. En la lastaj 10 jaroj, sekve de forpaso kaj transloĝiĝo de familianoj, Tao vivis nur kun juna mastro Roger ĝis kiam ŝi suferis subite de apopleksio kaj estis sendita en maljunulejon.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|