2011-11-30
 Ina ǔguro de la 17-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo |
La 28-an de novembro inaǔguriĝis en Durbano, havenurbo de Sud-Afriko, la 17-a Konferenco de Partioj de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 7-a Konferenco de Partioj de "La protokolo de Kioto".
Maite Nkoana Mashabane, prezidanto de la konferenco kaj ministro de Sud-Afriko pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboroj, diris, ke "La protokolo de Kioto" estas fundamenta ŝtono de la intertrakto de UN pri klimata ŝanĝiĝo kaj difino de la dua promesa periodo estas la unuaeca tasko de la konferenco. Ŝi diris anka ǔ, ke por doni al posteuloj pli bonan estontecon ŝi faros sian plejeblon por ke diversaj flankoj atingu komunan konon.
La konferenco daǔros 12 tagojn. De la 28-a de novembro ĝis la 5-a de decembro estas periodo por grupe intertraktado, kaj de la 6-a ĝis la 9-a de decembro estas tiu por altrangaj kunvenoj. La konferencon ĉeestas pli ol 20 mil oficistoj, erudiciuloj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj el ĉirkaǔ 200 landoj.
Tio estas la unua fojo por Afriko gastigi konferencon de UN pri klimata ŝanĝiĝo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|