2011-11-30
 Argilaĵoj |
|
 Kolora argilaĵo de Majiayao-periodo |
La 28an de novembro en Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu, malfermiĝis muzeo de koloraj argilaĵoj, kaj oni povas senpage viziti ĝin.
Metiarto de koloraj argilaĵoj havas longan historion de pli ol kvin mil jaroj en la provinco Gansu. La kulturo Majiayao estas ĝia reprezentanto, kiu karakteras sin per multaj argilaĵoj diversformaj, delikate dezajnitaj kaj multkoloraj.
La nova muzeo kovras plankan areon de 1300 kvadrataj metroj. En la halo de la unua etaĝo, oni rakontas per diĝita tekniko la proceson de argilaĵa farado en la plej frua periodo; en la dua etaĝo eksponiĝas ĉirkaŭ 90 koloraj argilaĵoj faritaj en diversaj periodoj; kaj en la tria etaĝo troviĝas laborejo kaj tetrinkejo, kie oni povas persone fari argilaĵan poton kaj gustumi teon.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|