2011-11-30
La 28-an de novembro en Pekino okazis la 5-a membra kongreso de la Ĉina Asocio de Entreprenoj pri Fremdlandaj Investoj, kiun ĉeestis 600 membroj el koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, estroj kaj membroj de lokaj entreprenoj pri fremdlandaj investoj.
Wang Qishan, vicĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun ĉeestantoj antaŭ la kongreso. Li alte taksis atingojn de uzado de eksterlandaj kapitaloj en la pasintaj 30 jaroj. Li diris, ĝis nun jam estas 730 mil fremdlandaj entreprenoj kaj 12 000 miliardoj da usonaj dolaroj investitaj al Ĉinio. Ili multe kontribuis al la ĉina ekonomio en importo kaj eksporto, dungiteco, ŝarĝo kaj industria produkto, al reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj al ĝia moderniga konstruado. Ankaŭ fremdlandaj entreprenoj gajnis multajn profitojn en Ĉinio.
La Ĉina Asocio de Entreprenoj pri Fremdlandaj Investoj fondiĝis en 1987 kaj nun havas 1600 membro-entreprenoj, inkluzive de 100 el 500 potencaj entreprenoj de la mondo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|