Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Por amikeco inter Ĉinio kaj Japanio oni devas ĝuste koni la historion"—Intervjuo al Tomiichi Murayama
2011-11-30

de JIA TIANYONG

 

    "Ĉi-foje mi partoprenis serion da memoraj aktivadoj pri la Internacia Paca Tago." La diranto estas s-ro Tomiichi Murayama, eksa japana ĉefministro kaj amiko de la ĉina popolo, kiu antaŭ nelonge venis al Ĉinio speciale por partopreni tiujn aktivadojn.

 

    Fakte Tomiichi Murayama jam forlasis la politkan rondon kaj kiel ordinarulo vivas kvietan vivon. Tamen li ankoraŭ klopodas por la paco kaj amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Li, post s-ro Morihiro Hosokawa, estas la dua politikisto, kiu en la nomo de japana ĉefministro petis pardonon de la aziaj landoj, kiuj multe suferis en la Dua Mondmilito.

 


Tomiichi Murayama en intervjuo 

 

    Posttagmeze de la 22-a de septembro dum la paŭzo de la memora aktivado Tomiichi en sia hotelo akceptis intervjuon de ĉinaj raportistoj. Li diris: "Mi esperas, ke Ĉinio kiel la plej ganda lando en nordorienta Azio multe kontribuos al la paca disvolviĝo de tiu regiono."

 

    Estas nekredeble, ke s-ro Tomiichi jam a ĝas 87 jarojn. Li kun brilaj okuloj, vigla pensado kaj klara parolo diris, ke la internacia pozicio de Ĉinio kaj Japanio decidas, ke la rilatoj inter la du landoj estas gravaj al la estonteco de la mondo. La paca kunestiĝo de la du landoj estos kontribuo al la paco de Azio kaj ankaŭ de la mondo.

 

    S-ro Tomiichi Murayama diris: "Junuloj devas zorgi pri la historio kaj la realo. Hodiaŭ mi vizitis la Historian Muzeon de Shenyang, kaj sur la muro de la muzeo skribiĝas 'Lerni el la historio, kun la vizaĝo al la estonteco'. Por amikeco inter Ĉinio kaj Japanio oni devas ĝuste koni la historion kaj forĵeti la malvastan naciismon, kaj havi sintenon korekti sian eraron por eviti ripetiĝon de la historiaj tragedioj. Tiusence nur kiam oni bone konas la veran historion, povas esti la paca kunestiĝo inter Ĉinio kaj Japanio. La rilatoj inter la du landoj povas influi la internacian komunumon."

 

    En la somero antaŭ 16 jaroj s-ro Tomiichi eldonis la faman "Parolon de Tomiichi" malgraŭ la premo de dekstruloj, en kiu li diris: "Erara ŝtatpolitiko kondukis Japanion al la milita vojo kaj japanojn en la krizon de la nacia pereo. Kaj ĝia koloniisma regado kaj agreso kaŭzis grandajn suferojn kaj malfeliĉon al multaj landoj, precipe en Azio. Por eviti la saman eraron, mi sendube konfesas la historion kaj refoje petas pardonon kun sincereco."

 

    Li diris refoje al mi, ke Ĉinio kaj Japanio devas realigi la strategian rilaton reciproke profitigan, kaj tiu rilato devas esti plenampleksa kaj profunda, sed ne unuflanka kaj supraĵa. En bonaj rilatoj la du landoj profitos, kaj en batalado ambaŭ ili malprofitos.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng