Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raportistoj de ĈIEG ekveturis al Durban
2011-11-30

de LIU YUMING

 


Nokte de la 26-a de novembro la unua grupo de la raportista taĉmento de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) forlasis Pekinon kaj ekveturis al Durban por tie reporteri la konferencon de UN pri klimata ŝanĝiĝo en la sekvaj ses tagoj. 

 

    En la profunda nokto de la 26-a de novembro laŭ la pekina tempo la unua grupo de la raportista taĉmento de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) ekveturis al Durban por tie reporteri la konferencon de UN pri klimata ŝanĝiĝo.

 

    S-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio" kaj estro de la raportista taĉmento, diris ke la taĉmento havas 10 membrojn el la retejo China.org.cn, la redakcioj de la gazetoj "Pekina Revuo", "Ĉinio Hodiaŭa", "Ĉinio en Fotoj", kaj "El Popola Ĉinio". La unuaj kvin membroj de la taĉmento en la 27-a de novembro laŭ la loka tempo atingis Durban kaj eklaboris en la sekva tago. La dua grupo venos al Durban en la 3-a de decembro por daŭrigi la laboron de la unua grupo ĝis la fino de la konferenco.

 

    Zhao Jun diris, dum la konferenco pri klimata ŝanĝiĝo la raportistoj faros raporton pri la kunsidoj, diskutaj temoj, atingoj kaj aktivadoj de la ĉina delegacio.

 

    Ŝi emfazis, ke ĈIEG serioze atentas la raportadon de la konferenco. Por enkorpigi la respondecon de Ĉinio en la jaro 2010 ĝi fondis la teman grupon pri klimato kaj medio, kiu pere de diversaj metodoj raportas kaj prezentas disvolviĝon de Ĉinio, la de ĝi faritajn klopodojn kaj akiritajn atingojn en respondado al la klimata ŝanĝiĝo.

 

Redaktoroj: Su Yijun k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng