Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Estonio — la plej riĉa en la eksa USSR
2011-11-30

    Kvankam mankas absolute fidindaj kriterioj por scii, en kiuj landoj la loĝantoj estas pli bonstataj, eble iomete helpas koni la situacion la malneta enlanda produkto (MEP, angle GDP). Laŭ ĝi la plej sukcesa lando en la teritorio de la iama Sovetunio estas Estonio – la plej malgranda el la respublikoj de USSR. La popersona MEP (MEP PP) en Estonio en 2010 estis 18 mil 527 Usonaj dolaroj, preskaŭ dekoble pli ol en Taĝikistano, kie la popersona MEP estas malpli granda ol $2000.

 

    MEP estas, plej baze, mona ekvivalento de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj ene de unu jaroj, kaj la popersona MEP estas dividita je nombro da loĝantoj (aŭ de laborantoj). Nature, la rezulto ne montras la distribuon de la totala sumo inter la ŝtato kaj la loĝantaro kaj inter la loĝantoj, ĝi ne konsideras la kvaliton de la varoj kaj servoj kaj la enlandajn prezojn, sed vidu la tabelon pretigitan de la Internacia Valuta Fonduso (angle IMF) por la 2010a jaro. En la unua kolumno estas la loko de la koncerna lando inter la 183 landoj, kiujn IMF statistikis.

 

Loko

Lando

MEP PP

47

Estonio

18,527

50

Litovio

17,235

53

Ruslando

15,612

59

Latvio

14,504

63

Belarusio

13,874

72

Kazaĥstano

12,015

81

Azerbajĝano

10,063

101

Turkmenistano

6,805

102

Ukrainio

6,698

114

Armenio

5,100

115

Kartvelio

5,074

132

Moldovio

3,092

133

Uzbekistano

3,048

144

Kirgizstano

2,200

149

Taĝikistano

1,924

 

    Oni vidas, ke laŭ ĉi tiu listo plej progresis la tri baltaj ŝtatoj, Ruslando, Belarusio kaj Kazaĥtano. La baltaj ŝtatoj profitis de la helpo de EU, kaj la tri ceteraj nomitaj landoj nun profitas de la Dogana Unuiĝo, kiu nun evoluas al unueca ekonomia teritorio, kies fina celo estas kreo de Eŭrazia Ekonomia Unio en 2015.

 

    Por informo: la kvin plej riĉaj (t.e. la plej altaj en la IMFa tabelo de la popersona MEP) en 2010 estis 1 Kararo ($88,222), 2 Luksemburgio ($81,466), 3 Singapuro ($56,694), 4 Norvegio ($51,959), 5 Bruneo ($48,333); kaj la plej malriĉa, la 183a en la listo – D.R. Kongo (nur $329).

 

(el la Balta Ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng