Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ombroteatraĵo enlistiĝis en la Ĉefverka Nomlisto de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro
2011-12-01


La ombroteatraĵa marioneto 

 

 

    La 27-an de novembro la ĉefstabejo de Unesko en Parizo deklaris, ke la sesa sesio de la Interregistara Komitato pri Nemateria Kultura Heredaĵo okazanta en Balio, Indonezio, decidis enlistigi la ĉinan ombroteatraĵon en la Ĉefverkan Nomliston de la Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.

 

    Ĉina ombroteatraĵo estas teatra arto, en kiu oni akompante la muzikojn kaj kantojn per fadenoj movigas marionetojn faritajn el ledo aŭ papero, kaj sur la diafana kurteno la marionetoj faras ombrobildojn. Ĝenerale ombroteatraĵaj artistoj posedas multajn lertecojn, nome improvizan kantadon, falsetan dubladon, lertecon simultante manipuli kelkajn marionetojn, kaj la ludadojn de pluraj muzikinstrumentoj.

 

    La ĉina ombroteatraĵo havas mil-jaran historion, kaj en diversaj lokoj pro la diferencaj melodioj kaj materialojn de la marionetoj, la ombroteatraĵoj havas diversajn trajtojn, inter tiuj estas tre famaj la ombroteatraĵo de Tangshan, Hebei-provinco kaj tiu de nordokcidenta Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng