2011-12-02
 Malferma ceremonio sur kajo |
|
 Ŝipo Haixia veturanta al Taizhong |
La 30an de novembro grandrapida pramŝipo portanta 507 pasaĝerojn faris sian unuan vojaĝon de Sintez-eksperimenta Zono en Pingtan, Fujian sur la ĉeftero de Ĉinio al Taizhong, Taiwan, kio malfermis la duan kanalon inter Fujian kaj Taiwan. La pramŝipo Haixia konsistas el kvar ferdekoj por ŝarĝo. La unua kaj la dua ferdekoj povas esti ŝarĝitaj per 260 aŭtoj.
La tria kaj la kvara ferdekoj estas destinitaj por kajutoj stirista kaj pasaĝeraj. Por 760 pasaĝeroj estas disponeblaj la pasaĝeraj kajutoj en la klasoj norma, ŝparema, normala, luksa kaj por-gravula. Funkciado de la pramŝipo havas pozitivan signifon por striktigi la komercan kunlaboron inter la du lokoj, disvolvi turismon inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj faciligi kontakton de homoj inter la du bordoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|