2011-12-02
 Geng Yansheng, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio, en la gazetara konferenco |
La 30-an de novembro Geng Yansheng, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo de Ĉinio diris en la regula gazetara konferenco, ke la 29-an de novembro la de Ĉinio reekipita aviadilŝipo refoje forlasis la havenon kaj provfunkciis. La provo estas laŭplana aranĝo. Li esperas, ke diversaj flankoj racie kaj objektive rigardos tion. Kiel komplekse sistema inĝenierado, la konstruon de aviadilŝipo konsistigas armilaj ekipaĵoj kaj aliaj instalaĵoj, kaj tio bezonas diversajn eksperimentadojn. Kiam okazos kia eksperimento, tio dependos de la esploraj paŝoj. Nun la koncernaj laboroj iras laŭplane.
Geng Yansheng neiis la diron de iu alilanda amaskomunikilo, ke la ĉina mararmea floto eniris en la Pacifikon tra la alta maro de akvoj Liuqiu, kaj tio estos ankaŭ la intinero de la aviadilŝipo. Li diris, ke la veturo de la ĉina mararmea floto al la okcidenta Pacifiko por trejnado estas regula aranĝo. Kaj la veturo kaj provfunkcio de la aviadilŝipo estas decidita laŭ la tuta progresado de la tuta esplorado. Inter la du aferoj ne troviĝas interligoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|