Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Perspektive pri la Durbana Konferenco (I)
2011-12-05

de LI YANDUAN

 

 
Li Yanduan

 

    De la 28a de novembro ĝis la 9a de decembro okazas en Durbano, Sud-Afriko la 17a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la 7a Konferenco de Partioj de Kiota Protokolo. Perspektivo de la konferenco estas malfacile prognozebla pro tio, ke post la tre atentata Kopenhaga Konferenco en 2009 kaj la senverva Kankuna konferenco en 2010 la entuziasmo de la internacia komunumo por la traktado pri klimata ŝanĝiĝo fariĝis pli racia, kaj ke estas multe da necerteco pri la tutmonda ekonomio kaj la eŭropa ŝuld-krizo.

 

    Defio

 

    Unue, la influo de la internacia financa krizo estas profunda kaj longdaŭra, kaj la monda ekonomio restas malvigla, tial al la ekonomio necesas iom da tempo por ĉiuflanka revigliĝo. Usona ekonomio ne povas liberiĝi el la risko de regreso, kio akrigis la malkontenton de la usona popolo kaj estigis la movadon "okupi Wall-straton". Ne finiĝis la eŭropa ŝuld-krizo, kaj la evoluintaj landoj turnis sian atenton al traktado de la krizo kaj disvolvo de la ekonomio. Delonge Eŭropo estas la "flago-tenanto" de la traktado de klimata ŝanĝiĝo. La ŝanĝo de la atento de iuj eŭropaj landoj malaltigos la gravecon kaj urĝecon de la traktado de evoluintaj landoj kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj malpliigos ilian deziron redukti la unuaj la grandan ellason kaj liveri financajn kaj teknikajn helpojn al la evoluantaj landoj, kaj pliigos intervenon kaj limigon de enlandaj politikaj faktoroj. Tio estas la ĉefa politika obstaklo, kiu malhelpas la intertraktadon pri klimata ŝanĝiĝo.

 

    Due, daŭrigebleco de la dua promes-plenuma periodo de la Kiota Protokolo. Laŭ la nuna intertraktado, oni povas diri, ke persisti en la Kiota Protokolo, precipe atingi interkonsenton pri kvanto de la ellaso-redukto de evoluintaj landoj por la dua promes-plenuma periodo estas la plej granda defio alfrontata de la Durbana Konferenco. Iuj evoluintaj landoj opinias, ke la Kiota Protokolo jam estas "is-tempa" kaj oni devas anstataŭigi ĝin per nova interkonsento pri tutmonda ellaso-redukto. Tiu opinio estas flanka, maljusta kaj malutila. Ĝi evitas la historian respondecon de evoluintaj landoj, neas la bazan principon de la internacia kunlaboro pri traktado de klimata sanĝiĝo "komuna, sed distinga respondeco", kaj tute malobeas la vojmapon de Balio. Tiu opinio estas tute neakceptebla por evoluantaj landoj.

 

    Evoluantaj landoj ĝenerale opinias, ke la Kiota Protokolo estas grava monumento en la internacia traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, ĉar laŭ la principo "komuna, sed distinga respondeco" ĝi starigis konkretan modelon, ke evoluintaj landoj la unuaj reduktu la ellason, kaj plene enkorpigis la historian respondecon de evoluintaj landoj kaj egalecan principon. La evoluintaj landoj devas vere plenumi sian ellaso-reduktan devon de la unua periodo en la Kiota Protokolo kaj la unuaj redukti plu la ellason en la dua periodo. Tial estas granda diverĝo inter evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj rilate tion, kaj fliki la diverĝon estas la ĉefa tasko de la Durbana Konferenco.

 

    Trie, certigo de kompleta kaj ekvilibra efektivigo de la interkonsento atingita en la Kankuna Konvencio. La Kankuna Konvencio estas frama. Al multaj difinoj necesas konkretigo, kaj devas esti solvitaj iuj malfacilaj problemoj, inkluzive de tiuj pri transigo de kapitalo kaj teknikoj, mekanismo kaj aranĝoj por altigi travideblecon de ellaso-reduktado kaj leĝigo de atingoj de la Durbana Konferenco kaj la intertraktado de la Balia Vojmapo. Tiuj problemoj estas kompakte interligitaj.

 

    Disigi tiujn problemojn ne helpas antaŭenigon de la intertraktado, sed komplikas la intertraktadon. Evoluintaj landoj ofte prenas pragmatan sintenon, intencas misinterpreti enhavon de la intertraktado, kaj respondas la intertraktadon per la strategio "solvi unue la facilan kaj poste malfacilan". Rilate la kapitalon atentatan de evoluantaj landoj, evoluintaj landoj faris neniun pozitivan reagon. Ili nur flanke emfazas la rolon de privataj sektoroj, klopodas eviti la registaran devon pri enmeto de mono, kaj eĉ anoncis, ke ili jam liveris la 30 miliardojn da usonaj dolaroj laŭ sia promeso farita en la Kopenhaga Konferenco. Ĉio ĉi serioze damaĝas la fidon de evoluantaj landoj al la evoluintaj kaj malbonigis atmosferon de la intertraktado. Iuj opiniis, ke evoluintaj landoj ne entuziasmiĝas pri la Durbana Konferenco, ĉar ili intencas transigi la traktadon al la konferenco pri daŭrigebla disvolviĝo okazonta junie 2012 en Rio-de-Ĵanejro.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng