2011-12-05
 Ora statuo de avalokiteŝvaro kun dorsa lumo arĝenta farita en la periodo de la Regno Dali (937-1254) |
De la 1-a ĝis la 28-a de decembro, la Yunnan-a Muzeo senpage malfermas al la publiko la ekspozicion "Periodo de Printempo kaj Aŭtuno" (770 a.K.--476 a.K.) pri la de ĝi rezervitaj 154 trezoroj, memore al la 60-a datreveno de sia fondiĝo.
Ĉiuj eksponataj trezoroj estas unuaklasaj historiaj objektoj de la lando, inkl. de bronzaĵoj faritaj en la periodo de Militantaj Regnoj (475 a. K. -- 221 a. K.) kaj tiuj faritaj en la dinastio Okcidenta Han (206 a. K. -- 24 p. K.), ora statuo de avalokiteŝvaro kun dorsa lumo arĝenta farita en la periodo de la Regno Dali (937-1254), la pentraĵo "Montoj kaj Riveretoj" de Guo Xi en la disnastio Norda Song (960-1127), kaj aliaj.
La Yunnan-a Muzeo, la plej grandskala sinteza muzeo kun la plej longa historio de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, rezervas pli ol 200 mil historiajn objektojn, kaj akceptas ĉiujare vizitantojn je ĉ. miliono da homfojoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|